Prononco

Gramatikaj rimarkoj

LdP-Esperanta vortaro

Dialogoj 5-9

DIALOGOJ

DIALOGA

(verkis Albert Lienhardt)

(autor Albert Lienhardt)

Dialogo 1. Sinjoro Adek (A.) renkontas sinjorinon Boll (B.)

 

Dialoga 1. Sinior Adek (A.) miti madam Boll (B.)

 

A: Bonan tagon, sinjorino Boll!

 

A: Hao dey, madam Boll!

B: Bonan tagon, sinjoro Adek!

 

B: Hao dey, sinior Adek!

A: Kiel vi fartas, kara sinjorino?

 

A: Komo yu sta, kare madam?

B: Mi dankas. Mi fartas bone. Kaj vi?

 

B: Me danki. Me sta hao. E yu?

A: Mi estas kontenta. Dankon! Ĉu ankaŭ via familio fartas bone?

 

A: Me es santush. Danke! Ob yur familia toshi sta hao?

B: Jes. Feliĉe. Kaj la via?

 

B: Ya, pa fortuna. E yur-la?

A: Ankaŭ. Ĉiuj anoj de mia familio estas en bona sano.

 

A: Toshi. Oli yuan de may familia es sane.

B: Tio estas la ĉefa afero.

 

B: To es shefe kosa.

A: Ĉu tiu knabo estas via filo?

 

A: Ob sey boy es yur son?

B: Jes. Li estas mia filo Bruno.

 

B: Ya. Es may son Bruno.

A: Kaj tiu ĉarma knabino? Ĉu ŝi estas via filino?

 

A: E sey charmaful gela? Ob es yur docha?

B: Jes. Ŝi estas mia filino Luiza.

 

B: Ya. Es may docha Luisa.

A: Ili estas belaj infanoj.

 

A: Li es jamile kinda.

B: Ĉu vi trovas?

 

B: Yu findi ku?

A: Jes. Vere. Mi gratulas vin.

 

A: Ya. Verem. Me gratuli yu.

B: Mi dankas pro la komplimento.

 

B: Me danki por hao worda.

A: Ne estas dankinde, kara sinjorino. Via filo multe similas al vi.

 

A: Es nixa, kare madam. Yur son es gro-simile a yu.

B: Oni jam diris tion al mi.

 

B: Oni he yo shwo to a me.

A: Okazas ofte, ke filoj similas al la patrino.

 

A: Oftem son simili mata.

B: Tio estas vera. Kaj, same, filinoj ofte similas al la patro.

 

B: Ver. Samem, docha oftem simili patra.

A: Vi tute pravas, sinjorino Boll. Estas bela tago hodiaŭ, ĉu ne?

 

A: Yu es prave, madam Boll. Es jamile dey sedey, bu ver?

B: Jes, efektive. La vetero estas agrabla.

 

B: Ya, ver. Meteo es priate.

A: Ĝi invitas por fari promenon.

 

A: It inviti promeni.

B: Ho, mi farus volonte. Sed mi devas fari multajn aĉetojn.

 

B: Oo, me promeni kun plesir. Bat me mus kupi mucho kosa.

A: Mi komprenas. Mi ne volas reteni vin. Eble vi ne havas tempon...

 

A: Me samaji. Me bu yao reteni yu. Shayad yu bu hev taim...

B: Jes. Mi devas rapidi. Mi ne havas multe da tempo.

 

B: Ya. Me treba hasti. Me bu hev mucho taim.

A: Do, mi deziras al vi bonan tag-finon, kara sinjorino.

 

A: Also, me tamani a yu hao dey-fin, kare madam.

B: Dankon, sinjoro. Mi deziras al vi la samon.

 

B: Danke, sinior. Sama a yu.

A: Bonvolu saluti vian edzon, mi petas.

 

A: Shwo ba swasti a yur mursha, me pregi.

B: Volonte. Salutu same vian edzinon!

 

B: Kun plesir. Shwo ba swasti a yur molya toshi!

A: Dankon. Ĝis revido, sinjorino Boll!

 

A: Danke. Adyoo, madam Boll!

B: Ĝis revido, sinjoro Adek!

 

B: Adyoo, sinior Adek!

 

 

Dialogo 2 Sinjoro Adek (A.) renkontas sinjoron Boll (B.)

 

Dialoga 2. Sinior Adek (A.) miti sinior Boll (B.)

 

A: Bonan matenon, sinjoro Boll!

 

A: Hao sabah, sinior Boll!

B: Bonan matenon, sinjoro Adek!

 

B: Hao sabah, sinior Adek!

A: Ĉu vi fartas bone?

 

A: Ob yu sta hao?

B: Ne tute bone. Sed iom pli bone.

 

B: Bu ga hao. Bat idyen pyu hao.

A: Estas bone, ke vi fartas pli bone.

 

A: Es hao, ke yu sta pyu hao.

B: Certe... Sed estus pli bone, se mi fartus bone.

 

B: Sertem... Bat si me wud sta hao, to wud bi pyu hao.

A: Kompreneble. Tio, vere, estas kurioza hazardo.

 

A: Klare. Es ga kuriose kasu.

B: Hazardo?... Kial?

 

B: Kasu?.. Way?

A: Ĵus, antaŭ unu minuto, mi renkontis vian edzinon.

 

A: Yus, un minuta bak, me miti yur molya.

B: Kie vi renkontis ŝin?

 

B: Wo yu miti ta?

A: Antaŭ la magazeno "INNO".

 

A: Bifoo dukan "INNO"

B: Se ŝi eniris, ŝi restos tie dum almenaŭ unu horo.

 

B: Si ta zin, ta resti dar duran amini un ora.

A: Ĉu vi kredas?

 

A: Yu opini ku?

B: Jes. Sendube. En tiu rilato, mi bone konas mian edzinon.

 

B: Ya. Sin duba. In toy relata, me koni may molya hao.

A: La mia estas tute sama.

 

A: May-la es ga same.

B: Nu, oni ne povas ŝanĝi tion. Jen, prenu cigaredon!

 

B: Wel, oni bu mog shanji to. Walaa, pren ba sigareta!

A: Dankon. Ne tentu min! Mi ne plu fumas!

 

A: Danke. Bu temti me! Me bu fumi pyu.

B: Ĉu vere? De kiam?

 

B: Ver ku? Depos wen?

A: Jam de unu semajno.

 

A: Yo un wik.

B: Vi estas virtulo. Mi gratulas vin.

 

B: Yu es pravnik. Me gratuli yu.

A: Ne gratulu tro frue!

 

A: Bu gratuli tro ranem!

B: Ĉu vi havos sufiĉe da volo-forto por tute ne plu fumi?

 

B: Ob yu hev basta vola-forsa fo ga bu fumi pyu?

A: Eble ne mi. Sed certe mia edzino...!

 

A: Mogbi bu me... Bat sertem may molya!

B: Ĉu mi ridu? Aŭ ĉu mi kompatu vin?

 

B: Gai ku ridi? o piti yu?

A: Neniu kaŭzo en la nuna momento. Atendu ankoraŭ dum kelkaj semajnoj!

 

A: Al momento, nul kausa yok. Weiti ba yoshi kelke wik!

B: Bone, bone. Mi invitas vin trinki glason da biero.

 

B: Hao, hao. Me inviti yu fo pi un glasa bira.

A: Matene, mi ne ŝatas trinki bieron.

 

A: Al sabah, me bu pri pi bira.

B: Nu, vi trinkos ion alian: kafon, aŭ teon, aŭ konjakon, aŭ brandon...

 

B: Wel, yu pi koysa otre: kahwa oda chay, oda konyak, oda brandi...

A: Eble, mi povus preni frukto-sukon.

 

B: Mogbi me pren frutajus.

B: Estas egale. Vi trinkos, kion vi volas. Venu!

 

B: Es egale. Yu pi kwo yu yao. Nu go ba!

A: Volonte. Tie proksime estas malgranda kafejo.

 

A: Kun plesir. Hir blisem ye un syao kafee.

B: Mi proponas iri en la novan bufedon, ĉe la fervojo-stacio.

 

B: Me proposi go a nove bufeta, pa ferdao-stasion.

A: Mi ne konas ĝin. Mi ne jam estis tie.

 

A: Me bu koni it. Me bu haishi bin dar.

B: Vi vidos, ke ĝi estas agrabla trinkejo.

 

B: Yu ve vidi, es priate piguan.

A: Ĉu luksa?

 

A: Luxa-ney ku?

B: Tute ne. Sed tre moderna. Kaj la servado estas bonega.

 

B: Ga non. Bat muy moden. E serving es gro-hao.

A: Tio ŝajnas interesa. Do ni iru! Sed mi povos resti dum nur dek minutoj.

 

A: Sembli interes-ney. Also, nu go ba! Bat me mog resti sol shi minuta.

B: Kial vi ne povas resti pli longe?

 

B: Way yu bu mog resti pyu longem?

A: Ĉar mi devas iri al la medicina laboratorio, antaŭ la deka horo.

 

A: Bikos me mus go a medikale laboratoria, bifoo klok shi.

B: Kiel vi volos. Vi estas libera fari laŭ via bontrovo.

 

B: Kom yu yao. Yu es libre tu akti segun yur kaulusa.

 

Dialogo 3. Sinjorino Adek (A.) renkontas sinjorinon Boll (B.)

 

Dialoga 3. Madam Adek (A.) miti madam Boll (B.)

 

A: Ha! Sinjorino Boll! Mi ĝojas vidi vin.

 

A: Aa, madam Boll! Me joi al vidi yu.

B: Ankaŭ mi ĝojas, sinjorino Adek. Ĉu vi iras fari aĉetojn?

 

B: Me toshi joi, madam Adek. Yu go zwo kuping ku?

A: Ne. Mi serĉas mian edzon, pro urĝa afero. Ĉu vi vidis lin en la urbo?

 

A: Non. Me shuki may mursha, por urjente dela. Ob yu he vidi ta in urba?

B: Sed jes! Mi renkontis lin tute hazarde. Antaŭ kelkaj minutoj, mi ankoraŭ parolis kun li.

 

B: Ya ya! Me he miti ta ga pa kasu. Kelke minuta bak nu haishi kunshwo.

A: Kie vi renkontis lin?

 

A: Wo yu miti ta?

B: Proksime de la magazeno "INNO".

 

B: Bli dukan "INNO".

A: Mi kuras retrovi lin.

 

A: Me lopi findi ta.

B: Atendu dum momento! Ĉu vi jam aŭdis la novaĵon pri Andreo, la plej aĝa filo de sinjorino Diss?

 

B: Weiti un momenta! Ob yu he audi yo nova om Andree, zuy yash-ney son de madam Diss?

A: Kian novaĵon?

 

A: Kwel nova?

B: Ŝajnas, ke li fariĝis doktoro pri medicino...

 

B: Sembli ke ta bikam doktor de medisina.

A: Ĉu vere? Tio estas bela sukceso.

 

A: Ver ku? Es gro-sukses.

B: Jes... Kaj li edziĝos al Mikaela Miller.

 

B: Ya... E ta gami Mikaela Miller.

A: Al Mikaela, vi diras??... Tio estas granda bonŝanco por sinjorino Miller!

 

A: Mikaela, yu shwo?.. Es gro-fortuna fo madam Miller!

B: Jes. Vere granda bonŝanco. Sed jen ankoraŭ alia novaĵo: Suzanna, la fratino de Mikaela, edziniĝos samtempe.

 

B: Ya. Verem gro-fortuna. Bat walaa yoshi un otre nova: Susanna, sista de Mikaela, gami pa same taim.

A: Tio estas surprizo post surprizo!

 

A: Surprisa afte surprisa!

B: Ĉu ne, sinjorino Adek? Kaj divenu: Al kiu?

 

B: Bu ver, madam Adek? Gesi ba: den hu?

A: Mi ne povas diveni... Al kiu, do?

 

A: Me bu mog gesi... Also, den hu?

B: Al la frato de Andreo.

 

B: Brata de Andree.

A: Kion mi aŭdas?... Al Petro, la alia filo de sinjorino Diss?

 

A: Kwo me audi?.. Den Petro, otre son de madam Diss?

B: Jes, jes. Al tiu, kiu estas inĝeniero pri elektro.

 

B: Ya, ya. Den toy-la hu es injenior de elektritaa.

A: Tio estas novaĵoj eksterordinaraj, preskaŭ ne kredeblaj. Du fratoj, edziĝas al du fratinoj, tio ne okazas ofte.

 

A: Es un nova nopinchan, hampi bukredibile. Dwa brata gami dwa sista, to bu eventi oftem.

B: Jes, efektive. Eĉ nur tre malofte. Kaj pensu: la geedziĝoj okazos samtempe, dum la venonta sabato posttagmeze.

 

B: Ya, ver. Sol muy rarem. E dumi ba: ambi gamifa eventi pa same taim, in lai-she sitdi, afte middey.

A: Tio estas okazo de granda festo por la familioj kaj parencoj.

 

A: Se ve bi gro-festa fo ambi familia e rishtejenta.

B: Oni devas diri, ke la parenceco de du paroj de la kvar junaj geedzoj estos iom komplika.

 

B: Oni mus shwo ke rishtitaa de dwa para de char yunge gamer sal bi idyen komplike.

A: Kial vi kredas, ke ĝi estos komplika?

 

A: Way yu opini ke it sal bi komplike?

B: Nu, ĉar Andreo fariĝos la bofrato de sia prora frato Petro...

 

B: Wel, bikos Andree bikam brata-inloo de suy prope brata Peter...

A: Ĉu tio estas ebla?

 

A: Ob es posible?

B: Jes. Certe. Krome, Mikaela estos la bofratino de sia fratino Suzanna, kaj inverse.

 

B: Ya, sertem. Krome to, Mikaela bikam sista-inloo de suy sista Susanna, e inversem.

A: Tio estas situacio vere stranga.

 

A: Es verem strane situasion.

B: Tre stranga, preskaŭ komika. Oni ne ofte havas tiajn novaĵojn por rakonti, ĉu ne?

 

B: Muy strane, hampi komike. Bu oftem ye tal nova fo rakonti, bu ver?

A: Tio estas vera... Sed nun, mi nepre devas forkuri, por retrovi fine mian edzon. Pardonu, sinjorino Boll! Adiaŭ!

 

A: Ver... Bat nau me sertem mus lopi, fo findi may mursha. Skusi, madam Boll. Adyoo!

B: Estas vi, kiu devas pardoni al mi, ke mi retenis vin tiel longe. Adiaŭ, sinjorino Adek! Ĝis alia fojo!

 

B: Me hi mus pregi skusi por reteni yu tanto longem. Adyoo, madam Adek! Til otreves!

 

 

Dialogo 4 Sinjorino Adek (A.) vokas sian dek-jaran filon Stefano (S)

 

Dialoga 4. Madam Adek (A.) voki suy shi-yar-ney son Stefan (S)

 

A: Stefano, vekiĝu!

 

A: Stefan, en-jagi ba!

S: Mi estas ankoraŭ dormema, patrino...

 

S: Me es haishi somnaful, mata...

A: Venu rapide! Jam la tempo urĝas. Vi devas iri al la lernejo.

 

A: Kamon, kway! Taim presi yo. Yu mus go a skola.

S: Jes, patrino. Mi tuj iros en la ban-ĉambro, por lavi min.

 

S: Ya, mata. Me tuy go in bani-shamba, woshi swa.

A: Bone, filo mia. Intertempe, mi preparos vian matenan manĝon.

 

A: Hao, may son. Duran to me tayari sabahfan fo yu.

S: Mi tre malsatas. Mi volus havi tason da ĉokolado, kaj du pano-pecojn kun butero kaj ĉerizo-konfitaĵo.

 

S: Me es gro-hunga-ney. Me wud yao hev un tasa de shokolat e dwa pes pan kun nayu e kirsajem.

A: Vi havos ĝin, Stefano. Ĉu vi volas kunpreni ion, por manĝeti dum la paŭzo?

 

A: Yu ve hev to, Stefan. Ob yu yao kunpren koysa fo chi duran leson-pausa?

S: Jes. Mi volonte kunprenus frukton; eble pomon aŭ bananon.

 

S: Ya. Me wud yao kunpren un fruta, mogbi yabla o banan.

A: En la nuna momento, mi havas nur pirojn ĉi tie.

 

A: Al nau me hev sol pera hir.

S: Se vi bonvolas, donu al mi piron kaj bulkon.

 

S: Plis dai a me un pera e un pankin.

A: Mi preparos, kaj metos en vian lernejo-sakon. Ne forgesu brosi viajn dentojn!

 

A: Me tayari, pon inu yur skolabao. Bu fogeti brashi denta!

S: Tio estas jam farita, patrino.

 

S: Es yo zwo-ney, mata.

A: Via lernejo-sako estas malplena. Kial vi ne enmetis viajn librojn kaj kajerojn, kiel kutime?

 

A: Yur skolabao es vakue. Way yu bu he pon kitaba e dafta, kom pinchanem?

S: Hodiaŭ, mi ne bezonas ilin.

 

S: Sedey me bu treba li.

A: Mi ne komprenas... Kial, do, vi ne bezonas ilin?

 

A: Me bu samaji... Way yu bu treba li?

S: Nia instruisto ne venos; li estas malsana.

 

S: Nuy talimer bu lai, ta es morba-ney.

A: Sed... ĉu la lernantoj tamen devas iri al la lernejo?

 

A: Bat... ob lerner mus go a skola, yedoh?

S: Ha jes. Venos help-instruisto.

 

S: Aa ya. Helpa-talimer lai.

A: Kion li faros kun vi, dum la tuta tago?

 

A: Kwo ta ve zwo kun yu, duran ol dey?

S: Matene, li rakontos anekdotojn al ni. Posttagmeze, ni kune faros promenon, al la arbaro.

 

S: In sabah ta rakonti anekdota a nu. Afte middey nu pa hunta go promeni pa shulin.

A: Ŝajnas al mi, ke vi ŝatas tion pli multe ol legi, skribi kaj kalkuli...

 

A: Sembli a me, ke yu pri se pyu kem lekti, skribi e konti...

S: Estas certe, patrino! Oni ja ne povas ĉiam nur lernadi...

 

S: Sertem, mata! Oni bu mog ya sempre sol lerni-lerni...

A: Pri tio, vi eraras, mia filo. Oni ĉiam lernas, dum la tuta vivo.

 

A: Om to yu galti, may son. Oni sempre lerni, duran tote jiva.

S: Ĉu vere?

 

S: Ver ku?

A: Kompreneble.

 

A: Sertem.

S: Se estas tiel, oni eble ankaŭ lernas ion, kiam oni aŭskultas anekdotojn.

 

S: Si es tak, mogbi oni toshi lerni koysa al audi anekdota.

A: Estas verŝajne.

 

A: Shayad.

S: ...kaj kiam oni promenas en la arbaro!

 

S: ...e al promeni pa shulin!

A: Vi estas ruza knabo, Stefano.

 

A: Yu es un durte boy, Stefan.

S: Kioma horo estas nun, patrino?

 

S: Kwel klok es, mata?

A: Estas dek minutoj antaŭ la oka horo. Rapidu! Ĉu vi estas preta?

 

A: Klok ot sin shi. Kway, kway! Ob yu es tayar?

S: Jes. Mi estas tute preta.

 

S: Ya. Me es ga tayar.

A: Atentu bone sur la strato, pro la aŭtomobiloj!

 

A: Atenti ba hao pa gata, chauki auto!

S: Mi ĉiam atentas. Mi ne volas suferi akcidenton.

 

S: Me sempre atenti. Me bu yao nul aksidenta.

A: Do, ĝis baldaŭ, mia knabeto.

 

A: Also, til sun, may boy-ki!

S: Ĝis baldaŭ, patrino mia. Kisu min rapide! Kaj kuiru ion bonan por la tagmeza manĝo!...

 

S: Til sun, mata. Kisi ba me kway! E kuki ba koysa hao fo deyfan!..