Hejmo-paĝo

Swaagat!

Bonvenon en la TTT-ejo de Lingwa de Planeta (la Lingvo de la Planedo) !

Swaagat estas hindia vorto, kiu signifas " bonvenon ! ". La duobla "a" indikas ne la longecon de la vokalo, sed eksterregulan akcenton.

Lingwa de Planeta (koncize LdP) estas nova tipo de internacia lingvo.

Ni kredas, ke nepre aperos monda universala lingvo, kiel harmonia tuto sur la bazo de la plej parolataj naciaj lingvoj. Ni kreas LdP-n kiel prototipon de tiu estonta monda interlingvo, elektante la karakterojn, kiujn ni konsideras devigaj por ĝi.

Lingwa de Planeta estas lingvo simpla kaj natureca, kiu estas kreita fundamente el la dek lingvoj plej parolataj en la mondo : ses eǔropaj lingvoj (la angla, la germana, la franca, la hispana, la portugala, la itala), la ĉina, la rusa, la hindia kaj la araba. Tiel, LdP estos sentata de la plimulto de la planeda loĝantaro ne nur kiel neǔtrala lingvo, sed ankaǔ kiel komuna lingvo kun ia gusto de iliaj naskiĝaj lingvoj. Psikologion ni konsideras tre grava : la elementoj de la naskiĝa lingvo en lingvo internacia vigligas pozitivajn emociojn, kaj konsiderinde pligrandigas la intereson lerni ĝin.

El kio konsistas la noveco de la LdP-projekto ? El la tuto de la jenaj trajtoj : 1) konvinko pri la neevitebla proksimiĝo de la lingvoj de la Tero, kaj pri la naskiĝo de universala lingvo; 2) konvinko ke tiu universala lingvo estos aposteriora natureca planlingvo unuiganta la dek plej parolatajn lingvojn de la mondo, kaj inkluzivanta multajn ne-eǔropajn elementojn ; 3) kreado de la LdP kiel prototipo por tiu monda lingvo.

Kiel rezulto, LdP malsimilas al preskaǔ ĉiuj aliaj planlingvoj pro tio ke ĝi importas multajn vortojn kaj gramatikajn elementojn de la ne-eǔropaj lingvoj, kaj samtempe ĝi estas tre natureca.

La eǔropa vortaro ludas ĉefan rolon en LdP, tial ĝi aspektas facila por la eǔropanoj. Tamen tio estus eraro konsideri ĝin kiel « eǔroklonon » (t.e. lingvo konstruita el pure eǔropaj elementoj). Ni kalkulas pri la interesiĝo de la parolantoj de la rusa, la ĉina, la hindia kaj la araba lingvoj.

La ideo de LdP estas humanisma : ni deziras ke ĝi katalizu la lingvan unuiĝon de la homaro.

Lingwa de Planeta estas kreo de malgranda grupo de entuziasmuloj de Sankt-Peterburgo. Ni esperas ke la LdP-komunumo kreskos, kaj ni invitas ĉiun interesulon veni al ni. Ni akceptas diskutadon kaj sugestojn.

Se tiu ĉi projeko interesas vin, vi povas kontakti nin per retpoŝto je l-d-p@inbox.ru aǔ konigi viajn ideojn, komentojn, aǔ sugesti novajn vortojn en nian blogo.


Prononco

Gramatikaj rimarkoj

Dialogoj en Esperanto kaj LdP

LdP-Esperanta vortaro: html interaktiva


Fo unitaa de Arda!
Por la unueco de Tero!

Fermi